“Bauhaus style dog house.” (de Midjourney) Artefaritaj intelektoj (AI) kiel DALL-E, Midjourney, kaj Stable Diffusion, kiuj kreas bildojn el teksto, ricevas multe da atento lastatempe pro siaj kapabloj krei unikajn kaj belegajn artaĵojn. Tamen la atento ne estas tute pozitiva. Multaj homoj timas pri la rezultoj de la teknologio, precipe, ke ĝi ŝtelos laboron de homaj artistoj. Estas ankaŭ diversaj etikaj, juraj, kaj sociaj zorgoj. Tiuj estas gravaj, ĉar la teknologio pliboniĝas rapide, kaj ĝia akcepto fariĝas pli kaj pli vasta. Kiel funkcias programoj por fari bildojn el teksto? La celo estas krei bildojn surbaze de tekstaj priskriboj, ekzemple, “duetaĝa rozkolora domo kun blanka barilo”. La programoj dependas de speciale trejnitaj AI-modeloj por kompreni la priskribojn. Esence, la modeloj estas kreitaj per granda kvanto da datumoj, per kiuj ili agordas reton de interligitaj nodoj. La nodoj agas kiel filtriloj, rekonante specifajn trajtojn. Kun sufiĉe da tempo, datumoj, kaj bonŝ...
The Blog of Timothy Boronczyk - running my mouth off one blog post at a time