Skip to main content

Posts

Showing posts from November, 2011

Dio, Iun Novan Bonvolu Doni al Mi!

Tradukita de Please God, Give Me Something New! . Koran dankon al Jon Z kaj 黄鸡蛋/Ĉitano pro ilia kontrolado. “Jen... rigardu ĉi tiun <ligilon>. Tamen, vi devas uzi la plej freŝan version de Chrome.” Aĉ! Ĉu ni ne jam spertis tion? 15 jaroj pasis, kaj nun ni reiras rekte al la sama loko, kie ni ekiris… “Plej bone aspekta pere de .” Estas vera domaĝo. Ne miskomprenu min. Jaroj da laboro por normigi HTML, JavaScript, la DOM, CSS, ktp klarigis multajn malklaraĵojn, kaj tio ja estis necesa. Sed striktaj reguloj ankaŭ sufokas kreadon. Ĉar HTML5 kaj ĝiaj amikoj forigis kelkajn el la limigoj, la pendolo svingiĝi antaŭen. Homoj ekkreas denove. Sed, nun kontraŭas Firefox kaj Chrome anstataŭ Internet Explorer kaj Netscape. Tamen, estas sistema problemo preter la “foliumiloj militoj.” Ĉu vi memoras AOL? Facebook nun klopodas esti “La Interreto.” Ĉu vi memoras komputilegojn kaj verd-ekrajnojn? Ni puŝis ĉion al la komputila labortablo, kaj nun puŝas ĉion reen “al La Nubo.” Ĉiuj el la kvara k