Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Esperanto

Currencies Without Borders: How much is a million spesmiloj?

As I write more and more Esperanto fiction, I find myself referencing the currency spesmiloj in an attempt to create an immersive Esperanto environment for the reader. Here's an example from my mikronovelo La Kristala Ananso : “Kun aroga certeco, juna entreprenisto proponis unu milionon da spesmiloj. Neniu aŭdacis proponi pli.” The narrative doesn’t change whether it’s a million USD, a million CAD, or a million EUR... so why not a million spesmiloj? I’m certain most of my readers aren’t millionaires, so the exact amount really doesn’t mean much beyond “a lot of money.” But then I wondered: how much is a million spesmiloj, really? According to Wikipedia , the spesmilo was "equivalent to one thousand spesoj, and worth 0.733 grams (0.0259 oz) of pure gold (0.8 grams of 22 karat gold).” So 0.733 g × 1,000,000 = 733,000 g At the current spot price for gold per gram of 107.75 USD / 92.87 EUR, we get: 733,000 g × 107.75 USD = 78,980,750 USD 733,000 g × 92.87 EUR = 68...

La orgeno: Reĝo de muzikiloj

La orgeno estas nekompareble kompleksa kaj kapabla instrumento. Antaŭ la tempo de elektronikaj maŝinoj, la orgeno, konata kiel la “reĝo de muzikiloj”, reprezentis la pinton de homa eltrovemo, kaj estis detronigita nur en la 19-a jarcento, kiam aperis la telefoncentralo. Tamen, la orgeno restas unika en siaj majesto kaj kompleksa strukturo. En ĉi tiu artikolo mi prezentas la historion kaj funkcion de la orgeno, espereble por instigi pli profundan aprezon pri tiu impona muzikilo. Gravuraĵo de “L’art du facteur d’orgues” (1766–78), kiu montras la funkcion de orgenoj. Tiam sen elektro, ludantoj bezonis asistanton por provizi la aerpremon. Historio de la orgeno La historio de la orgeno komenciĝas en antikva Grekujo kun la akvoorgeno. Inventita de Ktesibio el Aleksandrio, tiu instrumento uzis akvon por regi la aerpremon, kiu estis puŝita tra tuboj por krei sonon. La akvoorgeno rapide fariĝis populara en la publikaj spektakloj de Romio, disvastiĝante tra la imperio. Dum la malkr...

Kobalto-60: Kaj helpema kaj minaca

Dum mi interparolis kun aliaj esperantistoj ĉe lastatempa renkontiĝo en publika kafejo, mi aŭdis la konversacion de apuda ne-esperantista grupo. Ili estis universitataj studentoj, diskutantaj pri fiziko kaj radiado. Oportuno amikiĝi instigis min interrompi ilin, dirante (en la angla): “Pardonu la interrompon. Mi ne intence kaŝaŭskultis, sed kobalto-60 estas mia plej ŝatata.” Unu studento maltrankvile rigardis min. Studento: “Kiel vi scias pri tio?” Mi: “Nu… ĝi estas sufiĉe konata temo, ĉu?” Studento: “Ne… ne estas.” Esperantistoj: “Kio estas kobalto-60?” Anstataŭ komenci amikan interŝanĝon, en kiu ili eble demandos nin pri nia lingvo, mi senintence kreis impreson, ke ni estas grupo de esperantaj teroristoj! Por elturni ion bonan el mia socia mispaŝo, mi decidis, ke la temo taŭgas por artikolo en nia bulteno. Do… Superrigardo Kobalto estas brila, griza metalo kun multaj uzoj. Ĝi estas uzata en la fabrikado de reŝargeblaj piloj, fortaj magnetoj, veturilaj aerkusenoj, kaj j...

La irlanda semaforo de Sirakuso

En la kvartalo Tipperary Hill de Sirakuso, Novjorkio, staras neordinara semaforo, kiu defias la kutimajn normojn. Tiuj renversitaj trafiklumoj, kun verda ampolo super la ruĝa, estas simbolo de la irlanda komunumo en la urbo. Dum la deknaŭa jarcento, Sirakuso grande transformiĝis pro la konstruo de la kanalo Erie kaj rapida kresko de sia salindustrio. La urbo allogis milojn da homoj serĉantaj pli bonan vivon, inkluzive migrintojn el Irlando, kiuj fuĝis pro malsato. La irlandanoj kunportis siajn tradiciojn kaj morojn, kaj profunde influis la karakteron de la urbo. Ili nomis la kvartalon Tipperary Hill, omaĝe al sia hejmo, la graflando Tipperary en Irlando. En la 1920-aj jaroj la urbestroj instalis modernajn semaforojn en la urbo, inkluzive de unu en la kvartalo ĉe la vojkruciĝo de stratoj Tompkins Street kaj Milton Avenue. Sed tiu semaforo baldaŭ fariĝis neatendita batalkampo de kultura rezisto. La irlandaj junuloj koleriĝis, vidante ke la ruĝa koloro, ofte asociita kun Britujo, sta...

La ekesto de artefaritaj verkistoj

En la lasta numero mi verkis pri la populariĝo kaj problemoj de artefaritaj intelektoj (AI), kiuj kreas bildojn el tekstaj priskriboj. Ekzistas ankaŭ aliaj AI-sistemoj kiel ekzemple ChatGPT, kiuj respondas al demandoj kaj kreas tekstojn. Kaj simile, laŭdoj kaj plendoj pri ili abundas. En tiu ĉi artikolo mi prezentos informon pri ChatGPT, pri ĝiaj limoj, kaj kiel vi povas uzi ĝin Esperante. Kio estas ChatGPT? Genera antaŭtrejnita transformilo (GPT, angle: Generative Pretrained Transformer) estas speco de AI por fari tekstojn. OpenAI kreis la unuan version en 2018, konsistantan el 0,12 miliardo da parametroj kaj trejnitan per 4,5 GB da teksto por laŭkuntekste prognozi la sekvan vorton en frazo. Ekzemple, se oni dirus al vi, “Pasporto al la tuta ____”, verŝajne vi respondus, “mondo”. Sed, ĉu oni ne uzas pasporton por viziti specifajn landojn? Danke al la tiel nomata Esperanto-kurso, la vortoj “Pasporto al la tuta mondo” aperas pli ofte en Esperantaj tekstoj ol “Pasporto al la tu...

La ekesto de artefaritaj artistoj

“Bauhaus style dog house.” (de Midjourney) Artefaritaj intelektoj (AI) kiel DALL-E, Midjourney, kaj Stable Diffusion, kiuj kreas bildojn el teksto, ricevas multe da atento lastatempe pro siaj kapabloj krei unikajn kaj belegajn artaĵojn. Tamen la atento ne estas tute pozitiva. Multaj homoj timas pri la rezultoj de la teknologio, precipe, ke ĝi ŝtelos laboron de homaj artistoj. Estas ankaŭ diversaj etikaj, juraj, kaj sociaj zorgoj. Tiuj estas gravaj, ĉar la teknologio pliboniĝas rapide, kaj ĝia akcepto fariĝas pli kaj pli vasta. Kiel funkcias programoj por fari bildojn el teksto? La celo estas krei bildojn surbaze de tekstaj priskriboj, ekzemple, “duetaĝa rozkolora domo kun blanka barilo”. La programoj dependas de speciale trejnitaj AI-modeloj por kompreni la priskribojn. Esence, la modeloj estas kreitaj per granda kvanto da datumoj, per kiuj ili agordas reton de interligitaj nodoj. La nodoj agas kiel filtriloj, rekonante specifajn trajtojn. Kun sufiĉe da tempo, datumoj, kaj bonŝ...

La Espero

Preskaŭ ĉiu esperantisto konas la himnon La Espero, kies vortoj devenas de la samnoma poemo de d-ro Zamenhof. La plej vaste kantata melodio estas verkita en 1909 de Félicien de Ménil. Tamen ekzistas ne nur unu melodio – mi jam sciis, ke esperantistoj foje kantas la poemon laŭ melodio de Achille Motteau, kiu estis verkita ses jarojn pli frue ol la de-menila melodio. Kaj ekzistas kelkaj aliaj. Sed kiom? Tion mi scivolis, do mi komencis esploron en 2018, en kiu mi malkovris preskaŭ dudek versiojn de La Espero verkitajn inter 1891 kaj 2020. Bedaŭrinde nur kelkaj melodioj estas facile troveblaj en Interreto; la plej multon mi trovis per katalogo de iu arĥivo aŭ nacia biblioteko, kaj mi petis kopion. Ju pli da ekzempleroj mi kolektis, des pli forte mi deziris, ke la muziko ne estu forgesita. Tiu muziko apartenas al la kultura heredaĵo de nia movado; ĉiu himno staras kiel ekzemplo de muzika esprimado, inspirita de amo por Esperanto kaj kredo je ĝia celo. La esploro ŝanĝiĝis al ne-atendita p...

Esperanto Accented Characters in Windows

It's not as easy to set up as clicking a checkbox like Ubuntu/Gnome , but it is possible to type proper Esperanto characters in Windows using Right Alt as a modifier key. You need to create and install an alternate keyboard layout and then set the new layout active. The program Keyboard Layout Creator is used to create the layout, and is available for free from Microsoft. Once it's downloaded and installed, start the program. Navigate File > Load Existing Keyboard and then select your primary keyboard layout (standard US layout in my case). You'll use this as a base and augment it with the Esperanto characters. For each key that will should an accented character, right-click its position on the virtual keyboard and click "Properties for VK_? in all shift states". A dialog will appear in which the necessary Unicode code points can be entered. The code points for the accented Esperanto letters are shown below, as well as for the Euro and Spesmilo just fo...

Urba Semajnfino: Sirakuso a Success

The following is an translation of the article I wrote for La Ondo de Esperanto to share the Urban Weekend: Syracuse event. Thank you to everyone who attended and helped make the event a success. Urban Weekend: Syracuse, the third Urban Weekend event to happen in the United States, took place during the weekend of August 31 in Syracuse, New York. Esperantists came from near and far to meet new friends and explore the city. As the main organizer, I was a bit nervous. I had never organized an Esperanto event before. Would the weather hold out? Would anyone come? Would they enjoy their time together? But indeed the weather was beautiful, and people came from Rochester NY, Virginia, and even Brazil! Everyone had fun and Urban Weekend: Syracuse was a success. A little before noon on Saturday, four of us met the city's central park and then walked to a nearby restaurant for lunch. The restaurant is popular for its beer, brewed on-site, and also for its support of Central New York...

The Future of PHP, Ruby, and Esperanto

A few weekends ago I traveled down to Richmond, Virginia, for Urba Semajnfino 2 . It was my first Esperanto gathering, and it was a great opportunity both for a vacation and a chance to use Esperanto as a real language as opposed to just a study hobby. Afterwards, In the midst of the post-vacation blues that followed my return, I found myself thinking about the future of Esperanto, PHP, and Ruby. I've said before that Java is the new COBOL -- a lot of legacy code has been written in Java and still needs to be maintained, but "fresher" languages are increasingly considered when it comes time for new development. We've witnessed the increasing acceptance of PHP in enterprise environments which were predominantly steeped in Java in only a few years ago. And now that PHP is a mature, "grown up" programming language, I admit it's a little less fun to program with as it used to be. PHP is the new Java, and in 10-years time it may be the new new COBOL. A n...

Esperanto Accented Characters in Ubuntu

Today I got fed up with typing Esperanto using the x-method, the practice of following letters that would be accented with an X since the accented characters aren't on the typical keyboard. For example, the word "ankaŭ" would be typed as "ankaux." This is the 21st century, though, and there had to be some easy way enter properly-accented characters! Believe it or not, there is an Esperanto keymap, but I didn't feel like going that extreme since it would make entering other characters that I type on a day-to-day basis more difficult. Instead I tracked down how to augment my English (US) keymap with the extra functionality I needed, and it was easier than I had expected it to be. So if you want to set up your keyboard to type Esperanto accented characters, here's the steps. First, find the Keyboard Layout applet in Ubuntu/Gnome's System Settings window. Then, select the keymap you want to modify (here there's only one) and click the Opt...

Dio, iun novan bonvolu doni al mi!

Tradukita de Please God, Give Me Something New! . Koran dankon al Jon Z kaj 黄鸡蛋/Ĉitano pro ilia kontrolado. “Jen... rigardu ĉi tiun <ligilon>. Tamen, vi devas uzi la plej freŝan version de Chrome.” Aĉ! Ĉu ni ne jam spertis tion? 15 jaroj pasis, kaj nun ni reiras rekte al la sama loko, kie ni ekiris… “Plej bone aspekta pere de .” Estas vera domaĝo. Ne miskomprenu min. Jaroj da laboro por normigi HTML, JavaScript, la DOM, CSS, ktp klarigis multajn malklaraĵojn, kaj tio ja estis necesa. Sed striktaj reguloj ankaŭ sufokas kreadon. Ĉar HTML5 kaj ĝiaj amikoj forigis kelkajn el la limigoj, la pendolo svingiĝi antaŭen. Homoj ekkreas denove. Sed, nun kontraŭas Firefox kaj Chrome anstataŭ Internet Explorer kaj Netscape. Tamen, estas sistema problemo preter la “foliumiloj militoj.” Ĉu vi memoras AOL? Facebook nun klopodas esti “La Interreto.” Ĉu vi memoras komputilegojn kaj verd-ekrajnojn? Ni puŝis ĉion al la komputila labortablo, kaj nun puŝas ĉion reen “al La Nubo.” Ĉiuj el la kvara k...