Skip to main content

La Espero

Preskaŭ ĉiu esperantisto konas la himnon La Espero, kies vortoj devenas de la samnoma poemo de d-ro Zamenhof. La plej vaste kantata melodio estas verkita en 1909 de Félicien de Ménil. Tamen ekzistas ne nur unu melodio – mi jam sciis, ke esperantistoj foje kantas la poemon laŭ melodio de Achille Motteau, kiu estis verkita ses jarojn pli frue ol la de-menila melodio. Kaj ekzistas kelkaj aliaj. Sed kiom? Tion mi scivolis, do mi komencis esploron en 2018, en kiu mi malkovris preskaŭ dudek versiojn de La Espero verkitajn inter 1891 kaj 2020.

Bedaŭrinde nur kelkaj melodioj estas facile troveblaj en Interreto; la plej multon mi trovis per katalogo de iu arĥivo aŭ nacia biblioteko, kaj mi petis kopion. Ju pli da ekzempleroj mi kolektis, des pli forte mi deziris, ke la muziko ne estu forgesita. Tiu muziko apartenas al la kultura heredaĵo de nia movado; ĉiu himno staras kiel ekzemplo de muzika esprimado, inspirita de amo por Esperanto kaj kredo je ĝia celo. La esploro ŝanĝiĝis al ne-atendita projekto: kolekti kaj re-gravuri la partiturojn por prezenti en muziklibro. (Mi ankaŭ kunlaboras kun ĥorestro de Esperanta ĥoro por sonregistri ilin, sed mi ne povas paroli multe pri tio, ĉar tiun laboron ni ĵus komencis).

Mi kaptas la okazon por redakti kaj plimodernigi la notacion dum la projekto. Interalie, mi korektas mistaktajn mezurojn, kaj koherigas interpunkcion kaj movajn markojn en la tekstoj (tiaj eraroj abundas en partituroj de la romantisma epoko), kion mi taksas necesa por plej bone prezenti la kolekton.

Ordigi la verkojn laŭ dato tuj videbligas du periodojn de vigla muzikverkado, kiujn mi nomas (ne tre kreeme) la “frua periodo” kaj la “nuntempa periodo”. La frua konsistas el verkoj de la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a, kiu pli-malpli koincidas kun la malfrua periodo de romantismo. Rezulte, la muziko de tiu tempo estas verkita en la romantika stilo, aŭ stilo de salonmuziko aŭ nacia-sentiga muziko. La nuntempa periodo konsistas el verkoj, kiujn oni verkis je la fino de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a. La muziko de tiu tempo havas pli simplan formon kaj pli tutmondajn harmoniojn. Kompreneble, la limoj de la periodoj estas malprecizaj kaj dependas de perspektivo, kaj verkoj de interaj jaroj foje prezentas karakterojn de ambaŭ periodoj.

Mi suspektas, ke la malkresko de romantismo plejparte kontribuis al la malpliigo de novaj melodioj por La Espero post la frua periodo. La muzika mondo cedis al la novaj ideoj de modernismo kaj la patriotisma sentigo de romantismo ne plu estis populara, do mankis deziro por himna muziko. Plie, salonmuziko malpli populariĝis danke al la alveno de la radio kaj gramofono; malpli da homoj kunvenis por distre muzikumi, do mankis bezono por tia muziko. Kaj la populareco de la melodio de de Menil certe malhelpis la deziron verki novajn melodiojn.

Tamen ankaŭ eblas, ke esperantistoj daŭris verki melodiojn por La Espero. Povus esti, ke iuj verkitaj inter 1914 kaj 1945 perdiĝis dum la mondmilitoj. Aliaj verkoj eble estas subpremitaj pro kopirajto. Ekzemple, mi trovis version de Andrzej Koszewski (1976) por du ĥoroj, sed la eldonejo ne plu akceptis eksterlandajn mendojn. Eĉ se mi ja povus mendi, mi ne rajtus prezenti ĝin en mia kolekto pro kopirajto. Kopirajto celas protekti la interesojn de verkistoj, sed samtempe ĝi malhelpas la disvastigon de la muziko – precipe se financa instigo mankas al la eldonisto por reklami ĝin.

Plej lastatempe, Viktoro Solé verkis melodion kaj prezentis ĝin kun analizo de la de-menila melodio, unue dum la Kataluna Kongreso de Esperanto en 2015, kaj denove dum la Hispana Kongreso de Esperanto en 2017. Ambaŭ prelegoj estas en YouTube: (La Espero. Nova muzikpropono kaj Kial mi ne ŝatas la muzikon de La Espero). Lech Mazurek verkis melodion, kiu estis unuafoje prezentita dum la Pola Esperanto-Kongreso en Bjalistoko en 2017. Eble tiuj prezentaĵoj inspiros aliajn muzikemajn esperantistojn daŭrigi verkadon de novaj melodioj, kaj teĥnologio (kiel Interreto) kaj pli-liberaj permesiloj (kiel Creative Commons/Krea Komunaĵo) helpos, ke iliaj verkoj restu malkaŝataj. Vivu La Espero, ĉu?

Jen listo de melodioj, kiun mi kolektis. Mi petegas al ĉiu leganto, bonvolu kontakti min se vi havas partituron de ne-listigita melodio, por ke mi aldonu ĝin al la kolekto!

  1. LA ESPERO - Claes Adelsköld
  2. LA ESPERO - (du aranĝoj) Achille Motteau
  3. HIMNO ESPERO - Henri de Coppet
  4. L’ ESPERO - Antoon Jozef Witteryck
  5. EN LA MONDON - Adela Schafer
  6. L’ ESPERO - Ronald G. Tomblin
  7. LA ESPERO - Woldemar Zaks
  8. L’ ESPERO - Le Monde Espérantiste (Lully/Bizet)
  9. LA ESPERO - Félicien de Ménil
  10. L’ ESPERO - Samideanino
  11. LA ESPERO - John F. H. Woodward
  12. LA ESPERO - Oscar van Schoor
  13. LA ESPERO - E. Gregori
  14. LA ESPERO - Natanael Svanholm
  15. LA ESPERO - Andrzej Koszewski
  16. LA ESPERO - Virk/Hector Benda
  17. LA ESPERO - Hellmut Seraphin
  18. LA ESPERO - Alfredo Aragón
  19. LA ESPERO - Victoro Solé
  20. LA ESPERO - Lech Mazurek
  21. HIMNO DE ESPERO - Timoteo Boronczyk

Ĉi tiu eseo unue aperis en Usona Esperantisto numero 2021:03.

Comments

Popular posts from this blog

Writing a Minimal PSR-0 Autoloader

An excellent overview of autoloading in PHP and the PSR-0 standard was written by Hari K T over at PHPMaster.com , and it's definitely worth the read. But maybe you don't like some of the bloated, heavier autoloader offerings provided by various PHP frameworks, or maybe you just like to roll your own solutions. Is it possible to roll your own minimal loader and still be compliant? First, let's look at what PSR-0 mandates, taken directly from the standards document on GitHub : A fully-qualified namespace and class must have the following structure \<Vendor Name>\(<Namespace>\)*<Class Name> Each namespace must have a top-level namespace ("Vendor Name"). Each namespace can have as many sub-namespaces as it wishes. Each namespace separator is converted to a DIRECTORY_SEPARATOR when loading from the file system. Each "_" character in the CLASS NAME is converted to a DIRECTORY_SEPARATOR . The "_" character has no special ...

Safely Identify Dependencies for Chrooting

The most difficult part of setting up a chroot environment is identifying dependencies for the programs you want to copy to the jail. For example, to make cp available, not only do you need to copy its binary from /bin and any shared libraries it depends on, but the dependencies can have their own dependencies too that need to be copied. The internet suggests using ldd to list a binary’s dependencies, but that has its own problems. The man page for ldd warns not to use the script for untrusted programs because it works by setting a special environment variable and then executes the program. What’s a security-conscious systems administrator to do? The ldd man page recommends objdump as a safe alternative. objdump outputs information about an object file, including what shared libraries it links against. It doesn’t identify the dependencies’ dependencies, but it’s still a good start because it doesn’t try to execute the target file. We can overcome the dependencies of depende...

A Unicode fgetc() in PHP

In preparation for a presentation I’m giving at this month’s Syracuse PHP Users Group meeting, I found the need to read in Unicode characters in PHP one at a time. Unicode is still second-class in PHP; PHP6 failed and we have to fallback to extensions like the mbstring extension and/or libraries like Portable UTF-8 . And even with those, I didn’t see a unicode-capable fgetc() so I wrote my own. Years ago, I wrote a post describing how to read Unicode characters in C , so the logic was already familiar. As a refresher, UTF-8 is a multi-byte encoding scheme capable of representing over 2 million characters using 4 bytes or less. The first 128 characters are encoded the same as 7-bit ASCII with 0 as the most-significant bit. The other characters are encoded using multiple bytes, each byte with 1 as the most-significant bit. The bit pattern in the first byte of a multi-byte sequence tells us how many bytes are needed to represent the character. Here’s what the function looks like: f...