En la lasta numero mi verkis pri la populariĝo kaj problemoj de artefaritaj intelektoj (AI), kiuj kreas bildojn el tekstaj priskriboj. Ekzistas ankaŭ aliaj AI-sistemoj kiel ekzemple ChatGPT, kiuj respondas al demandoj kaj kreas tekstojn. Kaj simile, laŭdoj kaj plendoj pri ili abundas. En tiu ĉi artikolo mi prezentos informon pri ChatGPT, pri ĝiaj limoj, kaj kiel vi povas uzi ĝin Esperante. Kio estas ChatGPT? Genera antaŭtrejnita transformilo (GPT, angle: Generative Pretrained Transformer) estas speco de AI por fari tekstojn. OpenAI kreis la unuan version en 2018, konsistantan el 0,12 miliardo da parametroj kaj trejnitan per 4,5 GB da teksto por laŭkuntekste prognozi la sekvan vorton en frazo. Ekzemple, se oni dirus al vi, “Pasporto al la tuta ____”, verŝajne vi respondus, “mondo”. Sed, ĉu oni ne uzas pasporton por viziti specifajn landojn? Danke al la tiel nomata Esperanto-kurso, la vortoj “Pasporto al la tuta mondo” aperas pli ofte en Esperantaj tekstoj ol “Pasporto al la tu...
The Blog of Timothy Boronczyk - running my mouth off one blog post at a time