Dum mi interparolis kun aliaj esperantistoj ĉe lastatempa renkontiĝo en publika kafejo, mi aŭdis la konversacion de apuda ne-esperantista grupo. Ili estis universitataj studentoj, diskutantaj pri fiziko kaj radiado. Oportuno amikiĝi instigis min interrompi ilin, dirante (en la angla): “Pardonu la interrompon. Mi ne intence kaŝaŭskultis, sed kobalto-60 estas mia plej ŝatata.” Unu studento maltrankvile rigardis min. Studento: “Kiel vi scias pri tio?” Mi: “Nu… ĝi estas sufiĉe konata temo, ĉu?” Studento: “Ne… ne estas.” Esperantistoj: “Kio estas kobalto-60?” Anstataŭ komenci amikan interŝanĝon, en kiu ili eble demandos nin pri nia lingvo, mi senintence kreis impreson, ke ni estas grupo de esperantaj teroristoj! Por elturni ion bonan el mia socia mispaŝo, mi decidis, ke la temo taŭgas por artikolo en nia bulteno. Do… Superrigardo Kobalto estas brila, griza metalo kun multaj uzoj. Ĝi estas uzata en la fabrikado de reŝargeblaj piloj, fortaj magnetoj, veturilaj aerkusenoj, kaj j...
The Blog of Timothy Boronczyk - running my mouth off one blog post at a time