La orgeno estas nekompareble kompleksa kaj kapabla instrumento. Antaŭ la tempo de elektronikaj maŝinoj, la orgeno, konata kiel la “reĝo de muzikiloj”, reprezentis la pinton de homa eltrovemo, kaj estis detronigita nur en la 19-a jarcento, kiam aperis la telefoncentralo. Tamen, la orgeno restas unika en siaj majesto kaj kompleksa strukturo. En ĉi tiu artikolo mi prezentas la historion kaj funkcion de la orgeno, espereble por instigi pli profundan aprezon pri tiu impona muzikilo. Gravuraĵo de “L’art du facteur d’orgues” (1766–78), kiu montras la funkcion de orgenoj. Tiam sen elektro, ludantoj bezonis asistanton por provizi la aerpremon. Historio de la orgeno La historio de la orgeno komenciĝas en antikva Grekujo kun la akvoorgeno. Inventita de Ktesibio el Aleksandrio, tiu instrumento uzis akvon por regi la aerpremon, kiu estis puŝita tra tuboj por krei sonon. La akvoorgeno rapide fariĝis populara en la publikaj spektakloj de Romio, disvastiĝante tra la imperio. Dum la malkr...
The Blog of Timothy Boronczyk - running my mouth off one blog post at a time