Preskaŭ ĉiu esperantisto konas la himnon La Espero, kies vortoj devenas de la samnoma poemo de d-ro Zamenhof. La plej vaste kantata melodio estas verkita en 1909 de Félicien de Ménil. Tamen ekzistas ne nur unu melodio – mi jam sciis, ke esperantistoj foje kantas la poemon laŭ melodio de Achille Motteau, kiu estis verkita ses jarojn pli frue ol la de-menila melodio. Kaj ekzistas kelkaj aliaj. Sed kiom? Tion mi scivolis, do mi komencis esploron en 2018, en kiu mi malkovris preskaŭ dudek versiojn de La Espero verkitajn inter 1891 kaj 2020. Bedaŭrinde nur kelkaj melodioj estas facile troveblaj en Interreto; la plej multon mi trovis per katalogo de iu arĥivo aŭ nacia biblioteko, kaj mi petis kopion. Ju pli da ekzempleroj mi kolektis, des pli forte mi deziris, ke la muziko ne estu forgesita. Tiu muziko apartenas al la kultura heredaĵo de nia movado; ĉiu himno staras kiel ekzemplo de muzika esprimado, inspirita de amo por Esperanto kaj kredo je ĝia celo. La esploro ŝanĝiĝis al ne-atendita p...
The Blog of Timothy Boronczyk - running my mouth off one blog post at a time