Skip to main content

Posts

Showing posts from 2023

La irlanda semaforo de Sirakuso

En la kvartalo Tipperary Hill de Sirakuso, Novjorkio, staras neordinara semaforo, kiu defias la kutimajn normojn. Tiuj renversitaj trafiklumoj, kun verda ampolo super la ruĝa, estas simbolo de la irlanda komunumo en la urbo. Dum la deknaŭa jarcento, Sirakuso grande transformiĝis pro la konstruo de la kanalo Erie kaj rapida kresko de sia salindustrio. La urbo allogis milojn da homoj serĉantaj pli bonan vivon, inkluzive migrintojn el Irlando, kiuj fuĝis pro malsato. La irlandanoj kunportis siajn tradiciojn kaj morojn, kaj profunde influis la karakteron de la urbo. Ili nomis la kvartalon Tipperary Hill, omaĝe al sia hejmo, la graflando Tipperary en Irlando. En la 1920-aj jaroj la urbestroj instalis modernajn semaforojn en la urbo, inkluzive de unu en la kvartalo ĉe la vojkruciĝo de stratoj Tompkins Street kaj Milton Avenue. Sed tiu semaforo baldaŭ fariĝis neatendita batalkampo de kultura rezisto. La irlandaj junuloj koleriĝis, vidante ke la ruĝa koloro, ofte asociita kun Britujo, sta...

La ekesto de artefaritaj verkistoj

En la lasta numero mi verkis pri la populariĝo kaj problemoj de artefaritaj intelektoj (AI), kiuj kreas bildojn el tekstaj priskriboj. Ekzistas ankaŭ aliaj AI-sistemoj kiel ekzemple ChatGPT, kiuj respondas al demandoj kaj kreas tekstojn. Kaj simile, laŭdoj kaj plendoj pri ili abundas. En tiu ĉi artikolo mi prezentos informon pri ChatGPT, pri ĝiaj limoj, kaj kiel vi povas uzi ĝin Esperante. Kio estas ChatGPT? Genera antaŭtrejnita transformilo (GPT, angle: Generative Pretrained Transformer) estas speco de AI por fari tekstojn. OpenAI kreis la unuan version en 2018, konsistantan el 0,12 miliardo da parametroj kaj trejnitan per 4,5 GB da teksto por laŭkuntekste prognozi la sekvan vorton en frazo. Ekzemple, se oni dirus al vi, “Pasporto al la tuta ____”, verŝajne vi respondus, “mondo”. Sed, ĉu oni ne uzas pasporton por viziti specifajn landojn? Danke al la tiel nomata Esperanto-kurso, la vortoj “Pasporto al la tuta mondo” aperas pli ofte en Esperantaj tekstoj ol “Pasporto al la tu...

La ekesto de artefaritaj artistoj

“Bauhaus style dog house.” (de Midjourney) Artefaritaj intelektoj (AI) kiel DALL-E, Midjourney, kaj Stable Diffusion, kiuj kreas bildojn el teksto, ricevas multe da atento lastatempe pro siaj kapabloj krei unikajn kaj belegajn artaĵojn. Tamen la atento ne estas tute pozitiva. Multaj homoj timas pri la rezultoj de la teknologio, precipe, ke ĝi ŝtelos laboron de homaj artistoj. Estas ankaŭ diversaj etikaj, juraj, kaj sociaj zorgoj. Tiuj estas gravaj, ĉar la teknologio pliboniĝas rapide, kaj ĝia akcepto fariĝas pli kaj pli vasta. Kiel funkcias programoj por fari bildojn el teksto? La celo estas krei bildojn surbaze de tekstaj priskriboj, ekzemple, “duetaĝa rozkolora domo kun blanka barilo”. La programoj dependas de speciale trejnitaj AI-modeloj por kompreni la priskribojn. Esence, la modeloj estas kreitaj per granda kvanto da datumoj, per kiuj ili agordas reton de interligitaj nodoj. La nodoj agas kiel filtriloj, rekonante specifajn trajtojn. Kun sufiĉe da tempo, datumoj, kaj bonŝ...